Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la sportnovaĵoj de la 26-a de novembro 2012;
informas Maximiliano Catania
FORMULO 1: GRANDA PREMIO DE BRAZILO
Jenson Button de McLaren venkis en la kurejo de San-Paŭlo.
La lasta evento de l' jaro kronigis la ŝoforon de Red Bull Sebastian Vettel,
kiu tiamaniere venkas envice sian trian ĉampionadon,
gajnante je tri poentoj al Fernando Alonso de Ferrari.
FUTBALO: MILAN K-AŬ JUVENTUS
En la itala nacia ligo, la milana teamo supervenkis siahejme la rivalon torinan per
1-0.
La golon ruĝonigran faris Robinho perpunfrape.
Tamen, Juventus daŭre regas la poentaron ĉampionadan.
POLOO: ARGENTINA TURNIRO DE PALERMO
La teamo Ellerstina supervenkis La Natividad-on per 16-
14. Alimatĉe,
Las Monjitas gajnis k-aŭ La Aguada per 12-11.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj sportnovaĵoj;
dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!