Tip:
Highlight text to annotate it
X
Urugvajo estis la unua lando en la mondo, kiu alprenis la defion doni porteblan komputilon al ĉiu infano lernanta en ŝtataj lernejoj de la tuta lando.
Ĝi konkretiĝis en oktobro de tiu ĉi jaro 2009.
La historio, kiun la mondo tiom petas nin rakonti, ekkomencis antaŭ ne longe, nur 2 jarojn antaŭe, kaj tiam ŝajnis preskaŭ revo.
La propono estas, ke la intereta aliro atingu la plej malproksimajn lokojn de Urugvajo, pere de la ŝtata lernosistemo.
Tiu ĉi estas laika, senpaga, kaj deviga, kaj unu el plej grandaj fieroj de la lando, kaj granda motoro al integriĝo kaj socia supreniro.
Ĝi forigis la analfabetecon pli frue ol kiu ajn lando de la kontinento
kaj havus denove tra la edukado alian oportunon kreski en egaleco.
Alifoje estas la ŝtata instruado la granda scenejo por lanĉi defiojn kaj lerni kiel konkeri ilin.
Denove la lernosistemo estas nomumita direkti ŝanĝon, kiu malfermas, al la urugvajaj infanoj, la pordojn de la estonta mondo.
Kaj alifoje la lernejaj geinstruistoj estas nomumitaj gvidi tiun ĉi procezon, esti la ligilo inter la infanoj kaj la universo malfermiĝanta antaŭ ili.
Tiu granda defio venis en tiu ĉi maŝineto de okulfrapaj koloroj, kiujn la Plano Ceibal sin proponis enmanigi al ĉiuj, lernejanoj de la ŝtataj lernejoj de la lando,
por ke ĉiuj havu eniron al la informadika lingvo ekde iliaj lernejoj kaj ekde iliaj hejmoj, kun iliaj amikoj, kaj familianoj.
Por krei kaj lerni, por instrui kaj