Tip:
Highlight text to annotate it
X
NIA HEJMO
Estis kvazaŭ vekiĝi post longa sonĝo.
Kaj mi tuj perceptis, ke mi ne plu apartenis al la mondo de la vivantoj.
Min alfrontis surpriziga vero:
Vivo estas eterna fonto kiu pasas tra pluraj etapoj.
Mi vekiĝis en dimensio nomata Umbralo,
iuspeca purgatorio.
Ĉu vi jam salutis paĉjon, avinjon?
Benu min paĉjo, saluton avinjo...
Petolema knabo...
Andreo!
Mi perdis ĉian ideon pri tempo kaj spaco.
Mi sentis dolorojn en la korpo kaj en la animo.
Mia tuta scio ne estus kapabla helpi min en tiu momento.
La sonĝo fariĝis koŝmaro.
Sinjoro Andreo!
- Toston. - Toston!
Mariano, ĉu vi jam finis studi?
Jes paĉjo.
Iru do ludi.
Rememorante la pasintecon,
Kelkfoje nia ombra flanko sin kaŝas
malantaŭ falsa trankvileca figuro.
Sed iutage, ĉio senvualiĝas.
Kaj neniam tro malfruas.
- For!
Memmortiginto, for de tie ĉi!
- Vi kulpas... - For!
For, for...
Vi mortos pro soifo!
For, ĉar tiu akvo estas mia...
Tio ĉi estas nia!
Iru for de tie ĉi!
Memmortiginto, for, tuj.
Doktoro...
Bonvolu, eniru.
Ni iru Antenoro.
Ĉu ĉio bone?
Jes.
Ĉu ĉio vere bonas?
Ĉio bone.
En la dezertigita ebenaĵo, mi apenaŭ postvivis.
Sen destino, sen respondoj.
Pardonu min bonvole.
Pardonu min.
Mi pardonas vin amo mia.
Pardonu min amo, mi petas.
Mi ankaŭ pardonpetas al vi.
Mi pardonas vin.
Elprenu nin disde ĉi tie... Dio mia, elprenu nin disde ĉi tie.
Mi pentas.
Ĉu ĉio bone?
Andreo...
Andreo!
- Andreo! - Patro!
Patro, patro!
Patro!
- Memmortiginto! - Venu ĉi tie!
Memmortiginto!
Memmortiginto!
Memmortiginto!
Dum la afliktohoro,
kiam mi ne plu havis fortojn,
ĉiuj esperoj ŝajnis finitaj,
mi faris la nuran aferon kiu restis al mi.
Kompaton, helpu min...
Mizerikordon!
Mi ne scias kiom da tempo daŭris tiu petego
kiu venis el fono de mia animo.
Sed oni aŭdis min.
Andreo...
li ne, li ne!
Per amo de Dio...
Helpu min...
Per amo de Dio, helpu min.
Helpu min, helpu min...
Forigu min de tie ĉi, helpu min.
Lizio, Tobijo...
Trankvile. Via horo alvenis, Andreo.
Ni forportos lin.
Ni bezonas atingi la urbon tuj. Ni iru.
Tiel...
Memmortiginto!
Memmortiginto! Li ne!
Kovarda! For!
Memmortiginta!
- Feĉuloj! - Li ne meritas!
- Kovardulo! - Li ne rajtas penti!
Memmortiginto!
Memmortiginto!
Memmortiginto!
Ni iru al Ministerio de Regenerado.
Sinjoro, ĉu la ĉambroj ne estus pli bone?
Ne. Li estos bona knabo.
- Estu bonvena al Nia Hejmo. - Ŝparu viajn fortojn, Andreo.
Saluton Andreo, kiel vi fartas?
Mia nomo estas Lizio.
Lizio, kiu loko estas tiu?
Kio ĝi ŝajnas al vi?
Mi neniam vidis hospitalon tian.
Ne sur la Tero. Ĝis nun.
Ĉu ĉi tie ne estas la Tero?
Kiuj estas vi?
Kial tio okazis al mi?
Ĉiuj demandoj viaj estos respondataj
en la ĝusta tempo, ĉu konsentite?
Ĉu vi ne donos al mi medikamentojn?
Permesu.
- Finfine, ĉu mi estas mortinta aŭ ne? - Ĉu mortinta?
Via korpo mortis Andreo, nur tio.
Ne moviĝu.
Nun vi povas manĝi. Estas supo. Ĝi fajnas.
Saluton Andreo, ĉu iomete pli bone?
Ĉu vi ŝatis la supon?
Almenaŭ ĝi ĉesigas tiun senton de malsato.
Tutcerte ĝi multe pli vigligis vin.
Multe pli vigla kiel videblas.
Tio ne estas maniero konduti al paciento.
Mi bezonas ricevi informojn pri mia sano.
Mi ne certas ĉu vi scias, sed mi estas kuracisto.
Mi scias kio okazis. Mi memoras la hospitalon.
Kvardek tagojn enhospitaligita,
mia edzino, miaj gefiloj rigardantaj min suferi...
Krome de la honto... Tiam okazas la neeblaĵo:
Mi mortas, kaj vekiĝas en tiu teruriga loko!
- Domaĝe ke ili ne vidas sin tiel. - Ĉu gefratoj? Vi ja freneziĝis...
Kie estas tiu sinjoro kiu trovis min?
Ĉu li estas via superulo?
Iu devas diri ion al mi!
Mi ne soifas.
Estas kuracilo.
Metu en la buŝon.
Ĝi bonfartigos vin...
Sen gluti.
Dankon.
Sen gluti.
Parolu ***.
Estas akvo, englutu!
Mi tre dankas. Feliĉe vi avertis min, ho sinjoro.
Mi ne plu havis momenton de trankvilo, nu...
Mi memoras ke mi estis inter miaj libroj,
kaj subite mi vidis min ekster la korpo,
kaj tiam amikoj miaj venis kaj forportis min por enterigi...
Tiam mi finalvenis al la infero, la infero. Kaj kiel mi suferis... Kiel mi suferis!
Mi ankoraŭ demandadas min: Mi ne scias ĉu mi estas sonĝanta
sed ankaŭ se tio ĉi ne estis sonĝo,
tio signifas ke Dio fakte ekzistas, ĉu ne?
Restu tiel dum ĉirkaŭ kvin horoj, mi sentas dormemon, mi bezonas dormi.
Eble tiel vi povos pensi pri la vivo kiun vi havis surtere.
Skeptikeco finiĝas kiam oni vekiĝas en la spirita mondo.
La akvo de la pacienco,
Nun vi jam scias: se vi havos multe da plendoj, akvon.
Lizio, mi ne haltos ĝis mi ne scios
- ĉion kio okazas. Espereble ni havos kelkajn respondojn?
Saluton Andreo, mia nomo estas Klarenco.
Klarenco, antaŭ ĉio dankon por savi min,
mi ne ŝatas eĉ pensi pri kion mi travivis.
Koŝmaron, maljustecon.
Jes, ja, kompreneble post la tuta suferado,
sed bedaŭrinde ke vi venis pro memmortigo.
Mi neniam farus tion.
La spirita korpo gardas historion pri ĉiuj agoj
faritaj de ni en la materia mondo.
Nu, ĝi devas montri ke mi havis malsanon kiu ĉerpis mian vivon.
Via malsano estas la rezulto de pli alta leĝo.
- Kiu leĝo? - Ago kaj reago.
La mensa stato determinas la historion de la ***.
Mi ne scias pri kio vi parolas.
Kiel vi povus imagi ke kolero, malamo, envio, egoismo,
maltoleremo, estus parto de diagnozo?
Cetere, la organoj de la somata korpo
havas nekalkuleblajn rezervojn,
sed ili ne povas elteni maltraktadon jaro post jaro.
Via gastrointesta aparato estis tute detruita
pro ĉiaspecaj ekscesoj.
Bone, la termino estas memklariga.
Ago realigita dum multaj longaj jaroj,
la rezulto estas unu nura: Nekonscia memmortigo.
Jen justigo por tiom granda sufero.
Centoj kaj centoj da estuloj lasas la surteran vivon
pro la samaj kialoj ĉiutage...
Nun Andreo profitu la ripozon kaj trankviligu vian spiriton...
la bono de la vivo estas ĉiam rekomenci.
Rekomenci.
Ekzistas inter ni pluraj ĵus-alvenintoj
kiuj surpriziĝas pro la formo simila al la planedo.
Ili ne estis informitaj ke la mensokreado
estas preskaŭ ĉio en nia vivo.
Ili forgesas ke la energioj vibras en malsamaj dimensioj kaj statoj.
Jes, la vivo kontinuas kaj la rilatoj inter la estuloj
obeas tiun veron, vole nevole.
La bono kiun ni faras estas nia advokato dum la eterneco.
Nun, ni komprenu la grandecon de ĉi tiu momento
kaj la beno kiu estas tiu urbo por ĉiuj.
Andreo, mi pensis ke vi jam estus preta!
- permesis al vi viziti la urbon. - Sed Lizio, ĉu tiel?
Venu, mi instruos al vi kiel materiigi alian vestaĵon.
Nu Andreo, ĉu vi ŝatis la prelegon de ministrino Veneranda?
Klopodu nun ŝanĝi viajn pensojn, amiko mia.
Lizio, ne estas facile travivi tion, kion mi travivis...
Sed via rehabilito ankaŭ dependas de tio.
Estas la leĝo pri agordo.
Tio signifas ke se mi eksplodus pro kolero,
mi povus reveni al la Umbralo?
Oni neniam scias, Andreo!
Niaj sentoj kaj pensoj komandas kie ni estos.
Lizio, mi bezonas scii novaĵojn pri mia familio.
Ili suferadis multe pro mia malsano.
Ĉu miaj parencoj kiuj mortis antaŭ ol mi ne estas ĉi tie?
- Dio Mia! - Ha, do vi kredas.
Mi supozis ke vi estus unu el tiuj kiuj diras...
Ni veturu per la Aerobuson.
Veturi per kio? El kie venas tiuj energioj?
Baldaŭ inĝenieroj reenkarniĝos
por enkonduki teknologiojn similajn al tiaj en la Planedo.
- Kiaj teknologioj? - Kiel *** magnetismon, ekzemple.
La surtera vivo estas simpla kopio de ĉi tie, Andreo.
Tiom foje, kiom estu necesaj. Estas pro la leĝo.
Ho, haltu legi miajn pensojn!
Vi fartas multe pli bone.
Mi ne scias kial.
Dio mia el la ĉielo, ĉu vi sinjoro estas ĉi tie!
Ĉu vi ne memoras pri mi?
Sinjorino Amelja, vi konsultigis min ĉiam je la tagfino.
Estis mi "plus" mia edzo, vi neniom postuladis.
Ho, jes vi havis dolorojn en la kapo.
Mi mortis, ĉu ne? Mi restis tutsana.
Mi atendas Antenoron, li estis plena je malsanoj, ĉu vi memoras?
Sed morti, kio estas bona afero, neniel!
Sinjorino, pardonu min,
sed Doktoro Andreo ankoraŭ estas ĵus-alveninto.
Mi certas ke vi venis rekte ĉi tien,
Vi sinjoro estas bona ***... Senerare:
Vi rekte venis al Nia Hejmo.
Doktoro Andreo, tuj kiam vi estos konsultanta,
Amelja!
Amelja.
En tiuj okazoj, estas pli bone diri nenion.
Dankon pro la konsilo.
Vi povus esti ministro.
Do bone, mi rakontos al vi iom pri la historio de ĉi tiu loko
sed atentu ĉar,
mi diros ĉion ununuran fojon, ĉu konsentite?
Nia Hejmo estis konstruita en la 16-a jarcento,
ĉio tie ĉi havas kialon kaj sencon kiel vi vidos.
Tie ni havas la Dian Unuigon,
kiu pritraktas aferojn de la superaj sferoj,
ĉe la Palaco de Guberniestrado.
Tiuj estas la konstruaĵoj de la Klarigo kaj Komunikado,
kie oni pritraktas esplorojn kaj mesaĝojn
koncerne la surterajn familianojn, krom aliaj aferoj.
Kaj vi estas en la Ministerio de Regenerado,
kiu lokiĝas apud la Pavilono de Reenkarniĝo.
Nu, mi devas konfesi ke mi ne tro ŝatas ĝin.
La ĉefa placo entenas,
en ĉiu el la ses stelpintoj po unu ministerion.
Estas 72 ministroj en la urbo, Andreo,
same kiel la blovoj de Dio.
Mi vidis personojn forirantajn por renaskiĝi sur la Tero
sed lasante tristecon malantaŭ si.
Iom post iom, ĉio ekhavis sencon.
Nia Hejmo estis reala vivo kaj la Tero nura pasloko.
Vi ne sukcesos.
Kiel vi scias?
Mi jam perdiĝis plurfoje ene de tiuj padoj.
Escepte se la intenco estus tia.
Mi volas vidi mian familion. Ĉu vi pensas ke eblas?
Lutage, kiu scias?
Nur ke mi ankoraŭ estis la sama ***,
katenita al miaj propraj eraroj, al mia egoismo,
al mia pasinteco.
Doktoro Andreo!
Doktoro Andreo!
- Pardonu min, ĉu mi povas interrompi? - Ho, certe!
Iel ajn mi bezonas esplori multe pli.
- Plezuron, Emmanŭel. - Plezuron, Andreo Ludoviko.
Amiko, mi volus scii kiel mi povas
sendi mesaĝon al mia familio.
Diri ke mi estas ĉi tie, ke mi pensas pri ili.
En la vero estas tiom da aferoj, ke mi ne scias kie komenci.
Vi komencas ĝuste ĉi tie.
Vi elektas la teknologion: La estontecajn kaj la pli antikvajn.
S-ro Emmanŭel
Mi scias ke ŝi suferadas, post mia foriro.
Ho Jonas, via patrino ne suferos plu.
Post ekscii ke vi fartas tre bone
kun tiom da detaloj ke vi rakontas tie ĉi.
Kaj kion ni faras nun?
Nun vi atendos. Kiam vi havos permeson por dikti,
mi sciigos vin.
Ni havas fraton enkarniĝintan kiu pretas por psikografii
ĉiujn mesaĝojn kiujn ni kapablos sendi.
Multan dankon.
Permesu.
Andreo, ĉu malfacile komenci skribi?
- Estas vero. - Ĉiam estas tiel.
Vi povas serĉi fraton Genezio en la Ministerio de Helpo.
Tie vi trovos tion kion vi serĉas.
Ministro, permesu, ĉu mi povas private alparoli vin?
Pardonu pro nia frato.
Post ili, mi certe donos al vi la necesan helpon.
Tamen, mia afero estas rapida.
La ilia ankaŭ.
Min pardonu.
Permesu.
Andreo Ludoviko!
La priservado estas duope.
Dankon ministro, multan dankon.
Unue la damoj.
Kion mi povas fari por vi, sinjorino?
Ministro Genezio, mi bezonas vidi miajn filojn en la Tero.
Kompatindaj, ili suferas tre multe pro mia foriro.
Malgraŭ ke la familiaj ligoj ne rompiĝas
pro la tempa apartigo pro la morto,
temas pri justa peto.
Kiom da horkuponoj vi prezentas por meriti la peton?
Laboron tiel...
Nenion.
Antaŭ kiom da tempo vi estas en la kolonio?
Ses dolorigaj jaroj.
Kaj dum tiu tuta tempo ĉu vi ne trovis ion ajn
kio vekus vian intereson?
Mi neniam necesis labori.
Sinjorino, vi scias ke Nia Hejmo disponigas ekde manĝaĵofabrikoj,
ĝis vizitservoj al resaniĝantaj amikoj.
Ĉio estas iomete laciga, ĉu vi konsentas?
Ĉiun meriton oni konkeras per laboro.
- Tiel oni diris al mi... - Analizu viajn agojn fratino
kaj vidu kiel ili estas saturitaj de fiereco kaj egoismo.
Estas la grandaj ulceroj de la homaro...
Ĉiu maniero por servi estas beno.
Sinjoro, permeson,
do ĉu mi povas reveni al la agado kiel kuracisto?
Dependas de vi, sed eble la surtera kuracisto
ne estas la sama kiel spirita kuracisto.
Kion mi povas fari?
Scii ke la volo, la persistemo kaj la merito
laŭiras mano ĉemane.
Kiam la servanto pretas, la servo aperas.
Ĉu ni serĉu laboron, fratino mia?
Ekzistas oceano el nevidebla materio ĉirkaŭ la Tero.
Nia Hejmo situas en la supro de spiritaj montoĉenoj.
Ĝi estas apenaŭ unu inter la miloj de urboj
ŝvebantaj super la planedo.
Rebonigaj ĉambroj...
Bonvenon, mia fratino...
Bonvenon...
Rebonigaj ĉambroj...
Tiu povas ne esti la ĉielo pri kiu vi revis,
sed ni zorgos pri ĉiuj amoplene.
- Ĉu mia nevino alvenis? - Sur tiu brankardo.
Eloiza!
Sed, la ŝanĝoj devus esti pli profundaj.
Onklo, mi neniam elpensis ke vi ricevus min
Panjo restis tiel trista kiam vi mortis...
estis tiel subite. Ŝi ĉiam preĝis por vi.
La unuaj horoj estas la plej malbonaj. Tuj, tuj la doloroj ĉesos.
Vi jam tro suferis.
Lizio, kion okazis al ŝi?
Mi volas nenies kompaton...
Ni zorgos pri vi, Eloiza.
Mi ne bezonas zorgojn. Onklo, helpu min reiri.
Mia fianĉo nepre atendas min!
Eloiza, mi veturigos vin al nia domo ĉi tie.
Via avino Laŭra kaj onklinoj Ĵudite kaj Jolanda atendas vin.
Onklo, mi havas neniun domon ĉi tie
Onklo, sendu min returne, mi petas!
Eloiza, trankviliĝu, ripozu.
Mi preparos vian eliron.
Andreo, profitu por observi,
- estas multo por lerni ĉi tie. - Dankon, Lizio.
Ne diru al mi por rilaksi.
- Kiel vi sentas vin? - Viva kaj morta samtempe.
Kiu estas vi?
Mi estas kuracisto, Doktoro Andreo Ludoviko.
Klarigu al mi: kial mi ankoraŭ sentas tiom da doloro?
Ĉu vi povas leviĝi iomete, bonvole?
Ĉu eĉ post esti morta mi ne ĉesos suferi?
Spiru profunde. Tiel.
Ĉu doloras ĉi tie? Kaj ĉi tie?
Mia Dio, kviete, kviete!
Demetu la manojn.
Dankon.
Kion mi faris al ŝi? Ĉu ŝi estis en krizo?
Jes. Pli malpli tio, sed oni povas diri ke jes.
Mi scias, pardonu min, mi estas klinikisto.
La surteraj diplomoj...
Sed, kio estus okazinta?
- Se ŝi jam mortis, do, kial... - Ha, ĉu vi estis esploranta?
Ne, mi klopodas lerni. Kaj helpi, ankaŭ.
- Ĉu helpi? - Kompreneble! Mi bezonas labori.
Ĉu? Kaj pro kiu motivo?
Mi volas viziti mian familion en la Tero. Mi bezonas havi meritojn por tio.
Ĉu vi volas havi meritojn?
Jes. Ĉu la aferoj ĉi tie ne funkcias tiel?
- Ĉu vi vere volas? - Mi volas havi meritojn... gravas...
Do venu, venu...
- Sed tio estas laboro por flegistoj! - Ĉu vi volas aŭ ne?
Sed, mi povas esti servodona en tiom da aliaj aferoj,
mi tiom lernis dum la vivo...
Kion vi scias pri spirita medicino, mia amiko?
Okazas ke, ĉi tie estas tiom da novaj leĝoj
aŭ novaj formoj por apliki malnovajn leĝojn.
Ne. La leĝoj estas la samaj, sed nur ke ili estas aplikataj individuece.
Ĉu vi reŝargis viajn fortojn?
Filino, kara, kie ajn vi troviĝas,
mi volas ĉiam vin ami.
Mi deziras vin el fundo de mia koro.
Restu en paco.
Restu kun Dio.
Bela preĝo de via patrino.
Kaj mia fianĉo? Ĉu li ne preĝis por mi?
Ni neniam parolis pri tio.
Tio ne povus esti okazinta kun mi,
- Kiam do mi povos foriri? - Tuj kiam via onklo venos por forporti vin.
Nun ripozu kaj klopodu pensi pri nenio.
Mi ŝuldas pardonpeton al vi.
Ne, oni nur pardonpetas al tiu kiu sin sentas ofendata,
- kaj ne estas mia okazo. - Mi ne volis fari malbonon al ŝi...
Ĉu paciento flegas pacienton? Vi transdonadis al ŝi
fluidajn emanaĵojn devenantajn el via febligita menso.
Tamen mi ne estas memmortinto!
Sed ne estas tio, pri kio ni parolas.
Pardonon.
Andreo, vi ankoraŭ ne estas preta, sed vi estos.
Tobijo, kuniru kun nia frato al la elirejo de la ĉambroj.
Kiam li naskiĝis vi sindediĉis krei bonan homon.
Kaj kiam li mortis, via sindediĉo obliĝis.
Ne estas facila tasko, Klarenco.
Vi estis tie kune kun ni, vi scias tion.
Jes, sed vi faras la plej bonon. Kaj mi scias ke vi daŭre faros.
Mi bezonis tempon por akcepti la destinon kreitan de li mem.
Estas malfacile vidi fratojn stumblantajn.
- Bonvenon al Nia Hejmo, Luiza. - Mi feliĉas, ĉar li estas ĉi tie.
Mi kredas ke baldaŭ eblos al vi interparoli.
Andreo, ne valoras la penon diri al la personoj ke vi ankoraŭ vivas,
tio ne efikas.
Por koni la veron la homoj bezonas ian spiritecon,
kia ajn ĝi estu.
Emmanŭel, mi ne havas vian fidon.
Kaj ĉu vi akiris permeson por sendi mesaĝon?
Ankoraŭ ne.
Andreo, kial ni ne faru ion? Ni eniru
- kaj vi parolos al la Guberniestro. - Kaj ĉu li akceptus min?
Ĉi tie la gvidantoj donas ekzemplon.
Estu bonvena Andreo Ludoviko.
Estas multaj loĝejoj en la domo de mia Patro.
Por vivi ie ajn en ĉi tiu galaksio,
nek en la feliĉaj mondoj.
Dankon, Andreo. Dankon por serĉi min.
Sinjoro, mi venis por elpetegi vian permeson.
- Ĉu elpetegi, Andreo? - Mi bezonas vidi ilin.
La familio...
Andreo, la familio.
Vidu, tiu estas mia familio.
Trans la muregoj, en la valoj de suferoj,
ili ankaŭ estas mia familio. Mi ankaŭ bezonas vidi ilin.
Sed ne estas tio kio pli suferigas vin.
Kiam vi estis trovita, vi parolis per la koro.
Kaj kiam la koro parolas, Dio parolas nianome.
Nekonscia pento, mia frato.
Pardonu min... Mi forĵetis mian vivon.
Estas koroj preĝantaj por vi.
Kiuj koroj?
Filo!
Patrino!
Kial paĉjo ne venis vidi min?
Via paĉjo estas en malsuperaj regionoj.
Sed kion li faris?
Mi ne rajtas nombri la farojn de via patro.
Sed li jam ricevas la rikolton, bedaŭrinde.
- Kaj mi ne povus... - Neniu ŝanco ĝis nun.
- Kaj vi? - Mi alproksimiĝas ĝis certa distanco.
Mi cerbumadis:
Kiu scias, ĉu ni ne povus travivi novan sperton en la karno?
Ĉio perdas la sencon kiam oni vekiĝas post la morto.
- Ĉio gajnas sencon, Andreo. - Mi min ne kulpas
sed ankaŭ ne absolvas min.
- Ĉu vi havas aliron al la tero? - Sed ne demandu min pri Zelja.
- Nek pri la infanoj. - Mia edzino, miaj gefiloj!
- Vi ankoraŭ estas paciento. - Ili ne permesas al mi labori.
Ĉi tie la libervolo ankaŭ estas leĝo.
Vi estas kuracisto, sed, antaŭ ĉio, estas *** virtoplena.
Mi sentas feliĉon ĉar vi jam retrovas vin mem.
Andreo, ĉu vi volas marŝi kiel libera spirito?
Aŭ atendi ke la tempo transpasu?
Mia filo, se vi bezonos mi venos...
Sufiĉas nur pensi...
Ne, mi ne volas!
Trankvile fratino,
trankvile vi pli bone fartos...
Kio okazas?
Kuŝu ĉi tie mia frato, tio estas nur purigado.
Tobijo, kio okazas?
La laboro estas tiu, Andreo.
Mi tuj revenos.
Tobijo!
Momenteton, bonvole...
Mi bezonas ke vi alvoku pliajn servantojn por ĉi tiu deĵoro
Vi ricevos helpon, trankviliĝu, jes tiel.
Vi povas ripozi., pluraj personoj ĉi tie helpos vin.
Vi estas ŝirmata! Ŝirmata!
Ĉio enordos.
Vi meritas duobligitajn profitojn pro via laboro.
Nun Andreo Ludoviko,
vi estas membro de la Rebonigaj Ĉambroj.
Kaj kiel ĉiu bona servanto, vi scias kiam estas horo por ripozi.
Ne. Nun estas horo por halti.
La kvalito de la laboro estas la esenco. Ne trorapidu.
Lizio, mi havas zorgumon: Kie mi loĝos?
Nu, kiel? Vi ĵus komencis labori...
Jes... sed, mi ne sciis ke mi forirus el la hospitalo pro tio.
Ha, Andreo antaŭ nelonge,
mi fakte pensus ke vi estas plendanta, ke vi bezonus akvon.
Mi ne sukcesas deteni mian scivolemon...
Pardonu, ĉu vi estis kuracisto aŭ ĵurnalisto?
Kiom da personoj loĝas ĉi tie?
Ĉirkaŭ unu miliono, inter iroj kaj venoj.
Kion mi faru por aĉeti domon?
Aĉeti Andreo? Ĉi tie ne estas la Tero, ne.
Ne sufiĉas akumuladi, estas necese meriti, ĉu vi memoras?
Ne zorgu pri tio, do. Ni ĝuu la vespermanĝon.
Mi restis tiom da tempo en tiu hospitalo
ke mi eĉ ne memoras plu la guston de bona manĝaĵo.
Vi eĉ ne kredos.
Floroj el Veneranda!
Nia amata Ministrino.
Sinjorino Laŭra, vi estas tre ĝentilaj,
mi volas danki la inviton faritan de Lizio.
Andreo, tiu ĉi domo estas konkero de ni ĉiuj,
ĉefe de mia edzo, kiu jam estas en la Tero.
Estas vero. Mi forgesis diri al vi, Andreo
mia patro bezonis nur 18 jarojn por sukcesi aĉeti tiun ĉi domon.
Kiam vi atingos la vian mi verŝajne jam estos denove naskiĝinto.
Lizio, nun ĉar Andreo forlasis la hospitalon,
li zorgumas pri la propra situacio.
Mi ne volas ĝeni vin per tio Sinjorino Laŭra.
Estas spaco por unu pli en nia domo, Andreo.
Mi ĵuris ke mi neniam plu kuiros post mia elkarniĝo.
Sed, kion fari, mi amas tion.
Atentu Andreo: menuo speciala por vi. Ni havos hodiaŭ... supon!
- Farita kun multe da karesemo! - Kaj akompanata kun akvo.
Eloiza, nepino mia, vi ankaŭ bezonas revigligi viajn energiojn.
Kial vi ludas pri "feliĉa familio"?
- Kiel bone, ke vi ŝatis. - Dankon.
Mi kalkulas la horon por koni nian daton.
Mi certas ke ni povos esti kamparanoj,
vivi en bela bieno...
Karulino, vi scias ke mi estas urba ***.
Vidante vin tiel planadi la sekvan reenkarniĝon,
ŝajnas eĉ facile.
Jen do, mi certas ke ni plenumos kiel planite.
Ni jam fiaskis tiom da fojoj. Kio donas al vi tioman certecon?
La procedoj por reenkarniĝo ne estas tiel facilaj, ĉu vi scias, Andreo?
Estas necese plendetalan planadon por...
Andreo Ludoviko...
Sinjorino Laŭra, pardonu min... ĉu vi donas al mi permeson?
Nu, jes.
Baldaŭ la ministro akceptos nin.
Mi apenaŭ povas atendi.
Eloiza, ĉu vi iafoje imagis vivon post la vivo?
Ĉu vi scias kiel ni faras por reiri?
- Mi volas scii kiel fartas mia fianĉo. - Bedaŭrinde, ne.
Mi bezonas iri.
Ekzistas okazoj pli malfacilaj ol la via,
kial vi ne koncentriĝas pri via rehabilito?
Mi ne ĉagrenas pri la aliaj.
Mi eĉ ne zorgas pri mia resaniĝo.
Mi jam mortis, ba! Ĉu vi ne komprenis?
- Vi estas privilegiita. - Sen laŭdoj, bonvolu.
Mi, ekzemple,
neniam ricevis tiujn preĝojn de parencoj en la Tero.
Verŝjane, neniu ŝatis vin.
Ha, mi longe bezonis por trovi.
Daŭris longe, ĉu ne? Nur estas du arkivoj.
- Nu, kiel tiel? - La registro de du personoj.
Ĉu nur du?
Ĉu vi serĉis mian ĝustan nomon, "Andreo Ludoviko"?
Ne estas eraroj ĉi tie, Sinjoro.
Nun, simple atendu ĝis la bildoj aperos.
Permesu.
Sinjoro,
benu Doktoron Andreon Ludovikon,
kiu estis tiom bona por mi.
Ke li ricevu la tutan amon kiu ekzistas en ĉi tiu mondo.
Benu lian familion...
Patro nia kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo...
Ekde kiom da tempo vi ne vidas mian avon?
- Li jam estas 5-jara knabo. - Ĉu li estas alia persono?
La sama, sed kun alia korpo
por vivi novajn spertojn en la materio.
Mi neniam eltenus.
Kelkfoje ni renkontiĝas en sonĝoj, kiam li povas...
Ho, nepino mia,
iutage vi komprenos,
vi lernos kiel akordiĝi kun la provizoraj disiĝoj de la vivo.
La familiaj ligoj estas eternaj kiam konstruitaj kun amo,
ĉio kio estas frukto de vanteco kaj fiereco
perdiĝas pro la doloroj de la vojo.
Kaj se mi ne volos kompreni, avinjo?
Kaj se mi ne volos resti aŭskultanta tiujn lecionojn?
Pardonon.
Mi multe sentis vian mankon.
Mi estadis apud vi.
Doktoro Andreo...
La mondo bezonas feliĉajn rakontojn!
Eloiza!
Eloiza, tio ne funkcios.
Mi ne atendos jarojn kaj jarojn por reiri.
Nun estas mi kiu legas viajn pensojn, doktoro.
Vi treege emas iri,
vi ne plu eltenas tiun moralisman tonon.
Ĉiuj personoj havas konsilon por doni al vi, ĉu ne tiel?
Ni iru for, ni iru por esti ververe feliĉaj!
- Tio ne funkcios. - Estas nia vivo, doktoro.
Ni havas tiun rajton!
Ne, ni ne havas tiun rajton.
Tiu libro kiun ni ĵus kompletigis kaj diktis al niaj fratoj en la Tero
rakontas la historion de Romana Senatano Publio Lentulus Cornelius,
kiun vi permesos al mi pritrakti lin en la 3-a persono,
ĉar ĝi estas unu el miaj enkarniĝoj. Galileo ne sciis,
sed ĝi estis ŝanĝanta niajn tempojn por ĉiam.
En tiu epoko, paŝadis tie, Jesuo, la Kristo,
la *** kiu entuziasmigis la homamasojn, kiu faris miraklojn
kaj kies vortoj eĥis ĉiudirekten.
Dum eta daŭro, ekestis radioplena momento,
kiel tiuj, kapablaj ŝanĝi nian ekziston por ĉiam.
Kiom da jaroj estus necesaj por rekonstrui la perditan pasintecon?
Kiom da jaroj estas necesaj por rekonstrui ununuran tempan eron?
En septembro de la 39-a,
spiritoj kun leva hierarkia elstareco malsupren venis el la ĉieloj.
La klarionoj estis aŭdataj el malproksimo.
La urbo estis travivonta gravajn momentojn.
Fratoj amataj
civitanoj el Nia Hejmo,
ministroj.
Kiel vi scias, nia laboro por helpi tiujn
kiujn venis el la Planedo postuladas disciplinon,
abnegacion kaj multan sindonemon.
Atingas la bolpunkton.
Mi venas por peti pli intensan strebon
Granda milito kun monda amplekso komenciĝas.
Kaj oni ankoraŭ ne scias kiam ĝi ĉesos komplete...
Milionoj kaj milionoj da animoj
baldaŭ revenos al la spirita mondo.
Dio kompatu nin.
Ĉiuj spiritaj urboj ĉirkaŭ la Planedo
kuniĝas per preĝoj kaj laboroj de paco.
Eĉ se mi iros tra la valo de ombro kaj de morto
mi nenion timos, ĉar La Sinjoro estas en mi.
Lizio!
Mens-malekvilibrita, blinda pro la fianĉo,
Eloiza neniam ajn sukcesus transpaŝi la densajn tavolojn de Umbralo
kiuj ĉirkaŭas la Teron ekde la surfaco
La rezulto...
Leĝo de ago kaj reago.
Eloiza!
Vi pravis, doktoro, mi ne sukcesis.
Mi neniam imagis ke mi dirus tion al vi,
sed iutage ĉiuj respondoj alvenas...
ĉiuj.
Kial mi faras tiom da malbono al la personoj?
Iutage vi komprenos...
Kiam tiu tago alvenos vi sentos ian certecon,
kiam tiu certeco estos neŝancelebla, vi kreskos.
Tiu supo estas terura, ĝi havas nenian guston.
Por via scio Eloiza, mi akordas! Sed por nia amikeco trinku,
ĝi faros bonon al vi.
Mi multe lernis de vi, dankon pro ĉio.
Narsiza, Klarenco...
Ĉu mi povas fari ion por vi, Andreo?
Vi jam faris, Ministro.
Vi jam faris...
Ĉu vi permesas?
En Nia Hejmo estas nepre necese lerni el ĉiuj spertoj.
Sed estis afero kiun ni neniam povus forgesi:
La pasinteco ne povas esti modifata.
Misteraj estas la vojoj transiritaj de la animo kaj de la koro.
Estis tiam ke mi konstatis plia foje kion la amo kapablas fari.
Sinjorino Laŭra, mi scias ke vi ne bezonas reenkarniĝi,
kial do returne vivi sur la Tero?
Mi petis kaj Ministro Klarenco akceptis.
Estas necese vivi denove por evoluadi.
Estas lecionoj kiujn nur la vivo sur la Tero povas doni al ni.
Krom tio, ni planis vivon kiu havas grandan ŝancon sukcesi.
- Sed, oni neniam scias... - Intertempe Doktoro Andreo,
zorgu bone pri Eloiza.
Estas pro ŝi ke mi faras tion.
Reenkarniĝo estas la plej bona lernejo.
Ŝi kuniĝos kun ni tuj kiam eblos.
Ŝi estos mia filino.
Kiel patrino, mi esperas kapabli helpi al ŝi havi pli da akceptemo
kaj ne esti tiel alligita al la materio.
Ni kredu je la Dia providenco kaj havu fidon.
- Tiel ni esperas... - Sinjorino Laŭra, dankon pro ĉio.
Zorgu pri mia filo, Andreo.
Mi scias amiko mia, mi scias.
"NIA HEJMO"
Kiel marŝas via planado, Lizio?
Ministro Klarenco reaprecas ĝin.
Ŝajnas ke nun ĝi malfruos iomete.
Ĉu vi havas novaĵojn pri ili?
Panjo jam renaskiĝis
kaj la onklinoj Ĵudite kaj Jolanda estas en procedo por forgesi la pasintecon.
Ekzistas granda malsamo en ĉio kion vi nun sentas, Lizio.
Kiel vi povas scii kiel mi sentas nun?
Agordo.
Okazas ke ĉi tie ni diras nur ĝis revido.
Vi diras tion, ĉar via patrino vivas en la superaj sferoj
kaj ĉiam venas por viziti vin, ĉu ne?
Vi ne perdis vian patrinon.
Filozofie, mi ja perdis.
Ŝi realigos ĉion, kion ŝi planis kaj multe helpos vian nevinon,
mi certas pri tio.
Nun, vi legu mian penson.
- Ne... - Jes!
Se eble, vizitu mian patrinon.
Mi eĉ ne scias kiel min konduti inter la enkarniĝintoj, Lizio.
Pro iu bagatelo, ni fariĝas penanta fantomo.
Jes!
Kiam mi alvenis en Nia Hejmo,
mi estis la rezulto de tio kiu mi estis en la Tero.
Mi surhavis makulojn de vivo kun materiaj ekscesoj
kaj spirita malpleno.
Iamaniere, iu Andreo mortis
dum tiuj ĉiuj jaroj en la urbo.
La *** kiu sentis sin kiel la proprulo de la hejmo,
la *** incitiĝema,
zorgumita pri la estanteco, pri la posedaĵoj,
tiu *** ne plu ekzistis.
Iu nova Andreo naskiĝis.
Dankon pro via veno, Doktoro Enriko.
Mi vere esperas ke ĉio estos bone.
Zelja, vi ne devus tiom multe vin absorbi.
- Sed, diru al mi, ĉu li estos bone? - Li nur bezonas ripozi
- kaj ingesti la tutan medikamenton. - Mi ne eltenus tion duafoje.
Ĉio marŝas glate.
Multan dankon por alveni plian fojon.
Do, kun via permeso.
La Doktoro diris ke vi resaniĝos.
Ortrezoro, la kuracistoj scias nenion.
La homoj scias nenion. Jen ĉi tie,
jen: ni denove mortigas unuj la aliajn!
Sed, mi scias, amore mio.
Kaj vi restos bone.
- Viaj kuraciloj. - Atendu, atendu...
Rigardu min, venu ĉi tie.
Mi amas vin, bella mia.
Mi tiom amas vin.
Panjo!
- Kia bono, ke vi venis, Klarico. - Kiel vi fartas?
Kia bono. Ĉu vi scias, ke mi multe pensis pri paĉjo hodiaŭ?
Ĉu pri via paĉjo? Filino, nur tio mankis al mi!
- Kio okazas, panjo? - Afliktita kia mi estas,
vi venas kun tiu melankolio...
Ne estas taŭga momento por ke ni parolu pri via patro, ĉu vi konsentas?
Pardonon, mi nur volis rakonti al vi pri sento.
[ Skipped item nr. 774 ]
Mi scias ke tio estis doloriga. Por mi ankaŭ.
Sed, apartenas al la pasinteco. Kaj la pasinteco estas enterigita.
Kiu estas enterigita?
Panjo ne volas ke mi parolu pri paĉjo.
Sed, al kio servos memori pri li, Klarico?
Mi simple estas kun saŭdado.
Mi ne scias ĉu mi sentas saŭdadon...
Mi volus senti.
Mi legis en libro ke la personoj ne mortiĝas.
- Klarico, bonvolu! - Tio estas naivaĵo, fratino mia.
Nun vi parolis tutsame kiel paĉjo.
Kiel fartas Ernesto?
Venu, ni vidu.
Panjo, mi alvenis!
Ĉu Maria Klara?
Saluton, Klarico!
Kiu instruis al vi tiun muzikon kiu vi ludas nun?
Ĉu vi konas la daŭrigon?
Ne.
Mi lernis kiam mi havis vian aĝon, ĉu vi sciis?
Paĉjo amis vidi min ludi...
Kia li estis, Klarico?
Li estis bona ***. Tre okupita.
Ne havis multan tempon por ni.
Li estis animfirma, aŭstera,
[ Skipped item nr. 800 ]
Sed li amis nin... Tio estas la ĉefa afero, ĉu ne?
Jes, sed mi ne komprenas ion ajn.
Ne estas necese.
Se iam, la aferoj vere estos tiel kiel mi pensas ke ili estas,
ni ja renkontiĝos.
Dio volu!
Nu, Ludu!
- Gratulon! - Kiel bela!
Fermi la okuloj de la korpo ne decidas pri niaj destinoj.
Estas necese navigi en la propra dramo aŭ en la propra komedio
ĝis kiam ni estos transpasintaj ĉiujn vojojn de la spirita evoluado.
Kaj nur tiam ni renkontos la akvoj de la Dia oceano.
Unu ekzisto estas unu faro.
Unu korpo, unu vestaĵo. Unu jarcento, unu tago.
Kaj la morto... La morto estas la renoviga blovo.
Ĉu vi sciis pri tiu teksto?
Mi ne povis imagi ke la vekiĝo povus esti tiel intensa.
Sed, mi ne suferos pro la ideo de eterneco.
Ĉiam estas tempo por rekomenci.
Nun, la Dia voĉo kiu parolas en la sanktejo de mia animo
estas nur pardono kaj amo.
Zelja,
pardonu min.
Iru kun Dio, doktoro Andreo.
Dankon, Ismalja.
Ernesto!
Dio mia!
Ernesto, vekiĝu!
Per Dia amo, ne faru tion al mi, Ernesto!
Vekiĝu!
Respiru Ernesto! Respiru!
Mi estas malsana, ne surda, Zelja.
Mia Sankta Mastrino, kia ektimo!
- Ĉu vi fartas pli bone? - Jes!
Jes, mi fartas vere pli bone. Vere pli bone!
Jen... ĉu vi scias? Mi, mi sonĝis kun viro kiu havis tre amikan emon,
kiu petis ke mi trinku akvon
kaj mi pensas ke mi ĝuste trinkis la tutan kruĉon, dum la nokto.
Venu ĉi tie.
Venu. Venu ĉi tie.
Ho, trezoro mio, trezoro mio...
Mi ne lasos vin sola tiel frue, ĉu bone?
Ĉiufoje, kiam civitano de Nia Hejmo
revenas el misio tre bone realigita,
li devas esti ricevita de ĉiuj kun multe da amo kaj kareso.
Bonvenon returne al nia urbo, Andreo!
Dankon pro ĉio ministro.
Devas aperi lokon en la grupo de la samarianoj.
Kaj ĉu mi povus?
Se vi tiel deziros, kial ne?
Nu, sed nur ke ni ne povas forgesi la laborojn en la ĉambroj, ĉu ne?
La laboro. Ĉiam la laboro, Andreo.
- Estas vero Tobijo. - Kaj la libroj?
Emmanŭel, mi ne scias ĉu mi devus...
Nia amiko tie en la Tero multe ŝatus koni vin.
Pri kiu temas?
Nomu lin Chico, apenaŭ Chico.
Ke Dio benu lin!
ANDREO LUDOVIKO DAŬRIGAS SIAN LABORON KIEL SERVANTO EN LA KOLONIO NIA HEJMO
ĜIS LA HODIAŬAJ TAGOJ.
LI SKRIBIS 16 LIBROJN KUNE KUN LA MEDIUMO CHICO XAVlER
PRI LA VIVO EN LA SPIRITA MONDO.
AL CHICO XAVIER, ANDREO LUDOVIKO KAJ AL LA LOĜANTOJ DE NIA HEJMO.
EL LA VERKO DE CHICO XAVIE�