Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la sportnovaĵoj de la 30-a de novembro 2012;
informas Maximiliano Catania
FORMULO 1: WILLIAMS ANONCAS PILOTOJN POR 2013
La teamo brita konfirmis ke Pastor Maldonado de Venezuelo kaj Valtteri
Bottas de Suomio ŝoforos la bluajn aŭtojn venontjare.
Tio signifas ke la brazilano Bruno Senna ne plu partoprenos je
Williams.
FUTBALO: BRAZILA NACIA TEAMO
La Konfederacio Brazila de Futbalo informis ke Luiz Felipe
Scolari anstataŭigos Mano Menezes-on
kiel estron de l' flava dekunuopo.
Venontmatĉo de l' kvinoblaj mondĉampionoj estos venontfebruare kontraŭ
Anglio, en Londono.
TENISO:
RAFA NADAL FELIĈAS PRO REVENO AL TREJNEJOJ
La hispana tenisisto ekresaniĝis post vundiĝon ĉe unu el siaj genuoj.
Pere de sia Facebook-paĝo, Nadal prikonfirmis sian progreson.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj sportnovaĵoj;
dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!