Tip:
Highlight text to annotate it
X
------- Kanguruo ------
Saluton, Mejzi.
Saluton, pando.
Kion vi faros hodiaŭ, Mejzi ?
Kio estis tio, Mejzi ?
Ĝi estis tro granda por esti kuniklo.
Ah! Ĝi estas kanguruo!
Saluton, kanguruo! Kaj estas kanguruido en ĝia ventropoŝo.
Saluton, kanguruido.
Saluton! Saluton! Saluton!
Saluton, pando! Saluton! Saluton! Saluton!
Mi pensas, ke ŝi volas ludi.
Ho, ne. Kien iris la kanguruido nun ?
Ha ha ha! La kanguruido kaŝis sin, Mejzi.
Kie vi kaŝos vin, Mejzi ?
Ha! Ĝi trovis vin, Mejzi.
Ĉu ankaŭ vi volas esti kanguruo, Mejzi ?
Hop, hop, hop.
Ha ha ha! La kanguruido saltas supren laŭ la glitejo.
Jen vi faris ĝuste, kanguruido. Vi devas grimpi per la ŝtupetaro.
Ha! La kanguruido volas nun iri sur la balancilon.
Ĉu ankaŭ vi iros sur la balancilon, Mejzi ?
Supren, supren, supren, kaj ree malsupren.
Bone farite, ambaŭ.
Ha ha! Kiel amuze!
Mi pensas, ke la kanguruido laciĝis post tiom da ludado.
Ĉu ankaŭ la pando estas laca ?
Ha ha! Tio estis lerta, Mejzi. Vi metis la pandon en vian ventropoŝon.
Ĝis revido, kanguruoj.
Ĝis, Mejzi! Ĝis, pando!