Tip:
Highlight text to annotate it
X
Kelkajn momentojn
Sur la tero
Kiujn neniu atendis
La tagoj flugas
Sed la memoroj
Ne malaperas
Tristaj tagoj
Eĉ en somero
Ankaŭ la mondo ploras
Infanoj kuras
Tra la stratoj
Sed ne por ludi, nur por fuĝi
De la norda ĝis la suda
De la orient' ĝis la okcidenta
Estas amasoj, estas ruinoj
Estas militoj, estas maljustecoj
Unu momento, silento... unu momento
Homoj jam scias
Ke ili mortos
Nur feliĉ' povas savi
La bona vivo
Forpasis
Subite forpasis
Noktoj ŝajnas
Pli longaj
Kaj homoj povas nur sonĝi
Pri la tagoj
Kiam la suno
Ankoraŭ brilis
De la norda ĝis la suda
De la orient' ĝis la okcidenta
Estas amasoj, estas ruinoj
Estas militoj, estas maljustecoj
Unu momento, silento... unu momento